Haram estas loĝloko kaj eksa komunumo de Norvegio. Per administra reformo en Norvegio, Haram, Sandøy, Skodje kaj Ørskog la 1-an de januaro 2020 fariĝis partoj de Ålesund, la plej granda urbo de la provincoMøre og Romsdal. Ankaŭ la malfondita komunumo apartenis al Møre og Romsdal, kiu situas en la okcidenta parto de Norvegio. Laŭ la stato komence de 2019 en Haram vivis 9 383 loĝantoj sur areo de 261,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². En junio 2022, la norvega parlamento aprobis redividon en Haram kaj Ålesund la 1-an januaro 2024.