Editors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Editors
Editors en la festivalo Eurockéennes en 2007
Editors en la festivalo Eurockéennes en 2007
Bazaj informoj
Deveno Anglio Moseley, Birmingham, Anglio
Ĝenroj Alternativa rokmuziko
Aktivaj jaroj 2002 - nuntempo
Eldoninto PIAS Recordings
Kitchenware Records
Epic Records
Retejo https://www.editors-official.com/
Membroj

Tom Smith
Russell Leetch
Edward Lay
Justin Lockey
Elliott Williams
Benjamin John Power

Antaŭaj membroj

Chris Urbanowicz
Geraint Owen

vdr

Editors estas angla rokmuzika grupo formita en Birmingham en 2002. Ili estis antaŭe konata kiel Pilot, The Pride kaj Snowfield. La nuntempaj membroj de la grupo konsistas el Tom Smith (voĉo, gitaro, piano), Russell Leetch (basgitaro, sintezilo), Edward Lay (drumo, perkutinstrumentoj), Justin Lockey (gitaro) kaj Elliott Williams (klavaro, sintezilo, gitaro).

Editors ĝis nun publikigis du platenajn studiajn albumojn kaj ses albumojn entute, kun multaj milionoj da sumaj vendoj. Ilia unua albumo The Back Room estis publikigita en 2005. Ĝi enhavas la sukceskanzonojn Munich kaj Blood kaj ĝi ricevis Mercury Prize kandidatigon en la sekvanta jaro.

Ilia sekvanta albumo An End Has A Start atingis la numeron unuan en la UK Album Chart en junio 2007 kaj ĝi gajnigis al ili kandidatigon por la plej bona brita grupo. Ĝi enhavas krome plian sukceskanzonon Smokers Outside The Hospital Door. La tria albumo de la grupo, In This Light And On This Evening, estis publikigita en oktobro 2009 kaj ĝi iris al la numero unua en la UK Album Chart. La grupo publikigis sian kvaran studian albumon, The Weight Of Your Love, en julio 2013. La grupo publikigis sian sekvantan memproduktitan albumon en Oktobro 2015, In Dream. En 2018 la grupo publikigis sian sesan studian albumon, Violence.

Grupanoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj membroj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Geraint Owen – drumo (2002–2003)
  • Chris Urbanowicz – gitaro (2002-2012)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005 – The Back Room
  • 2007 – An End Has A Start
  • 2009 – In This Light And On This Evening
  • 2013 – The Weight Of Your Love
  • 2015 – In Dream
  • 2018 – Violence
  • 2022 – EBM