Agripina Vaganova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agripina Vaganova
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1879 (1879-06-14)
en Sankt-Peterburgo
Morto 5-an de novembro 1951 (1951-11-05) (72-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Literatorskie mostki
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Baleta Akademio de Vaganova
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • muzikinstruisto • baleta majstro • ballet teacher
TTT
Retejo http://vaganova.ru
vdr

Agripina Jakovlevna Vaganova (ruse Агриппина Яковлевна Ваганова; 26a de junio 1879 — 5a de novembro 1951) estis rusa instruisto de baleto kiu disvolvigis la metodon Vaganova – nome tekniko kiu derivis el la instrumetodoj de la malnova Imperia Baletlernejo (aktuale Vaganova Akademio de Rusa Baleto) sub la Premier Maître de Ballet Marius Petipa el la mezo al la fino de la 19a jarcento, kvankam ĉefe tra la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj. Estis Vaganova kiu perfektigis kaj kultivis tiun formon de instruado de la arto de la klasika baleto en funkciebla programado. Ŝiaj "Fundamentoj de klasika danco" (1934) restis normiga lernolibro por la instruado de baleta tekniko. Ŝia tekniko estas unu el la plej popularaj teknikoj nuntempe.

Rusa poŝtmarko eldonita en 2004 por ŝia 125a jariĝo.

Post la Revolucio de 1917 la estonteco de baleto en Rusio aspektis malpromesa pro sia tradicio kiel kortega distro. Vaganova baraktis por la konservado de la heredo de Marius Petipa kaj de la Imperia Baleto. El 1931 ĝis 1937 ŝi estis arta direktoro de la baleto de la Leningrada Opero kaj de la Baleta Teatro (Kirova Baleto). En 1933, ŝi surscenigis la klasikan version de la Cignolago de Lev Ivanov kaj Marius Petipa kun Galina Ulanova kiel Odette, Olga Jordan kiel Odile kaj Konstantin Sergejev kiel Princo Sigfrido. En 1935 ŝi revivigis La Esmeralda parte per sia propra koregrafio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • kun Michael Schulze (Ilustracioj): Grundlagen des Klassischen Tanzes (Originala titolo: Osnovy klassičeskogo tanca, übersetzt von Jochen Scheibe). 2. Auflage. Henschel, Berlin 2009 (Erstausgabe 1954), ISBN 978-3-89487-418-6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vera S. Kostrowitzkaja: Die Waganowa-Methode in der Praxis. (Originala titolo: Škola klassičeskogo tanca, von Ursula Kirsten-Collein), Henschel, Berlin 2003, ISBN 3-89487-458-9.