Samuel Morey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Morey
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1762 (1762-10-23)
en Hebron
Morto 17-an de aprilo 1843 (1843-04-17) (80-jaraĝa)
Tombo Nov-Hampŝiro
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo inventisto • operatoro
vdr

Samuel MOREY (23a de oktobro, 1762 – 17a de aprilo, 1843) estis usona inventisto, kiu laboris por komencaj internaj eksplodmotoroj kaj estis pioniro en vaporŝipoj, kiu akumulis totalon de 20 patentoj.

La unua patento de Morey, en 1793,[1] estis por vapor-pelita rostigilo, sed li havis pli grandajn planojn. Morey konstatis, ke vaporo povas esti energifonto en la 1780-aj jaroj, kaj li probable konsideris la eblojn de vaporboaton el la laboro eĉ la pramo de sia patro kaj el la kluzoj kiujn li desegnis laŭlonge de la rivero Konektikuto. Komence de la 1790-aj jaroj li trudis padelradon kaj vapormotoron al malgranda boato kaj funkciigis ĝin tien kaj reen laŭlonge de la rivero Konektikuto. Legendo diras, ke li faris tion dimanĉe matene, kiam la urbanoj estis en la preĝejo, por eviti ridindecon se li estus malsukcesinta.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "US Patent: X4,378 - Gas or vapour engine". www.datamp.org. Alirita en 2019-02-24.
  2. Getman, Frederick H. (Januaro 1936). "Samuel Morey, a Pioneer of Science in America". Osiris. 1: 278–302. doi:10.1086/368427. ISSN 0369-7827.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Horst O.Hardenberg, The Middle Ages of the I.C.Engine, Warrendale, 1999, paĝoj 97–114.