Tige Andrews

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tige Andrews
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1920 (1920-03-19)
en Broklino
Morto 27-an de januaro 2007 (2007-01-27) (86-jaraĝa)
en Encino
Mortis per korhalto vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Academy of Dramatic Arts • Bound Brook High School vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • artisto vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiger ANDREWS (1920-2007) ankaŭ konata per ortografia variaĵo de sia nomo Tige Andrews, estis usona aktoro de siria deveno.

Li militservis ĉe Usona armeo en Sicilio dum Dua Mondmilito kaj diplomiĝis ĉe American Academy of Dramatic Arts en 1946.

Andrews komencis sian aktoran karieron en teatro kaj fariĝis konata per aktorado en The Threepenny Opera. En televido li debutis per Kraft Television Theatre en 1951 kaj en kino per Mister Roberts de John Ford en 1955.

Dum la 1950-aj jaroj li aperis ankaŭ en televidaĵoj kiel The Hunter, Until They Sail, Zorro, krom en kinfilmoj The Wings of Eagles, China Doll, Imitation General, Onionhead kaj A Private's Affair.

En la 1960-aj jaroj li havis fiksan rolon en televidserio The Detectives kiel Lt. John Russo. Li ankaŭ laboris ĉe televidserioj Dr. Kildare, Gomer Pyle: USMC, The Big Valley, The Fugitive, Star Trek, Gunsmoke, kaj ankaŭ ĉe la kinfilmo In Enemy Country.

Dum la 1970-a kaj 1980-a jardekoj Andrews partoprenis televidaĵojn Skyway to Death, Barbary Coast, Police Story, Police Woman, Raid on Entebbe, Kojak, CHiPs, Quincy M.E., Misfits of Science, Sledge Hammer! inter aliaj krom kinfilmo The Last Tycoon.

Lia lasta laboro estis en televidserio Murder, She Wrote en 1991.