Blonde Venus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blonde Venus
filmo
Originala titolo Blonde Venus
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1932, 14 sep. 1932, 23 sep. 1932, 29 sep. 1932
Ĝenro filma dramo
Kameraado Bert Glennon
Reĝisoro(j) Josef von Sternberg
Produktisto(j) Josef von Sternberg
Scenaro Jules Furthman • S. K. Lauren
Loko de rakonto Germanio
Muziko de W. Franke Harling
Rolantoj Marlene Dietrich • Herbert Marshall • Cary Grant • Dickie Moore • Sidney Toler • Sterling Holloway • Emile Chautard • Robert Graves • Hattie McDaniel • Dennis O'Keefe • Cecil Cunningham • Clarence Muse • Elsa Janssen • Gene Morgan • Morgan Wallace • Robert Emmett O'Connor • Marcelle Corday
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Blonde Venus (Blonda Venuso) estas usona antaŭkoda drama filmo de 1932 en kiu stelulis Marlene Dietrich, Herbert Marshall kaj Cary Grant. Ĝi estis produktorita kaj reĝisorita de Josef von Sternberg laŭ scenaro de Jules Furthman, kiun S. K. Lauren adaptis el historio de Furthman kaj von Sternberg. La origina historio "Mother Love" (Ampatrino) estis verkita de Dietrich mem. La muziko estis de W. Franke Harling, John Leipold, Paul Marquardt kaj Oscar Potoker, kun kinigo de Bert Glennon.

Dietrich ludas tri muzikaĵojn en la filmo, inklude la nun forgesitan "You Little So-and-So" (muziko kaj vortumado de Sam Coslow kaj Leo Robin) kaj "I Couldn't Be Annoyed" (muziko kaj vortumado de Leo Robin kaj Richard A. Whiting). Rimarkinda estis la fifama "Hot Voodoo" (muziko de Ralph Rainger, vortumado de Sam Coslow), kiu estas preskaŭ 8 minutojn longa kaj ĉefe instrumenta, per ĵaz-trumpeto kaj drumoj. Dietrich kantas la vortojn preskaŭ fine de la sceno, kiu okazas en noktoklubo.

Blonde Venus estas konsiderata kulta filmo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, Paul (13a de marto 2014). "Advertising Menswear: Masculinity and Fashion in the British Media since 1945". A&C Black – via Google Books.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Deschner, Donald (1973). The Complete Films of Cary Grant. Citadel Press. ISBN 0-8065-0376-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]