Heinrich Buff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Buff
Germana fizikisto, kemiisto, kaj profesoro pri fiziko en la Universitato de Giessen
Germana fizikisto, kemiisto, kaj profesoro pri fiziko en la Universitato de Giessen
Persona informo
Johann Heinrich Buff
Naskiĝo 23-a de majo 1805
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 24-a de decembro 1878
en Gießen,  Germana Regno
Tombo Alter Friedhof Gießen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Giessen
Akademio pri Sciencoj de Bavario
Alta Profesia Lernejo de Kaselo
Universitato de Göttingen
Familio
Infanoj Adolf Buff vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich BUFF (naskiĝis la 23-an de majo 1805 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 24-an de decembro 1878 en Gießen) estis germana fizikisto, kemiisto, kaj profesoro pri fiziko en la Universitato de Giessen. Li estis nepo de Charlotte Buff (1753-1828), la amatino de Goethe kiu eternigis ŝin en unu el siaj noveloj: La suferoj de la juna Werther, nevo de la germana juristo Heinrich Adam Buff (1711-1795) kaj bofrato de la kemiisto August von Hofmann (1818-1892).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Buff edukiĝis en la Universitato de Göttingen kaj pli malfrue li studis en Giessen gvidate de Justus von Liebig. Kelkatempe li laboris kiel teknikisto en entrepreno en Tanne, pli malfrue, post translokiĝi al Parizo, sub influo de lia amikeco kun Gay-Lussac, li komencis engaĝiĝi en siaj fizikaj eksperimentoj. Reveninte el Francio, li iĝis profesoro pri fiziko kaj mekanika teknologio ĉe "Alta Profesia Lernejo"[1][2], en Kaselo (1834), kie li laboris kune kun Roberto Bunzeno. En 1838, li nomumiĝis profesoro pri fiziko en la "Universitato de Giessen"[3][4] okaze de la forpaso de la antaŭa profesoro pri fiziko Georg Gottlieb Schmidt (1768-1837) kaj tie li restis ĝis sia morto.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Kune kun Friedrich Zamminer (1817-1858) li publikigis en 1857 "Lernolibron pri fizika kaj teoria kemio". Kune kun Liebig, li fondis en 1847-1848 la periodaĵon pri la progreso de la kemio: "Jahresbericht über die Fortschritte der Chemie" ("Ĉiujara raporto pri la progreso de kemio"). Li estis membro de la Akademio pri Sciencoj, en Göttingen kaj fremda membro de la Bavara Akademio pri Sciencoj. Li estis edziĝinta al Sophie Hoffmann, fratino de la kemiisto August von Hofmann (1818-1892). Ili havis ses gefilojn. Post la morto de sia edzino, Buff reedziĝis al Johanna Moldenhauer. En tiu dua geedziĝo, ili havis du pliajn infanojn. Unu el liaj filoj estis la germana edukisto kaj arkivisto Adolph Buff (1838-1901) kaj alia tre konata estas Heinrich Buff la pli juna (1844-1902).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Starantaj: Wöhler kaj Kopp (dekstre), sidantaj Buff kaj Liebig (dekstre)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]