Tommy Vig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tommy Vig
Tommy Vig
Tommy Vig
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1938 (1938-07-14) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigento • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • filmkomponisto
TTT
Retejo http://www.tommyvig.com/
vdr

Tommy Vig, laŭ hungarlingve kutima nomordo Víg Tamás estis hungara-usona ĵazmuzikisto (drumisto, vibrafonisto, komponisto, dirigento, orkestrestro, instrumentadisto).

Tamás Vig [1] naskiĝis la 14-an de julio 1938 en Budapeŝto.

Tommy Vig
Tommy Vig en 2007

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Vig estis mirinfano antaŭ la aĝo de 6 jaroj. Li muzikadis kun sia patro, kiu estis klarnetisto. La infana Tamás faris koncertojn en Hungara Radio, Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, Nacia Cirko kaj Teatro Városi. En 1946 li venkis en konkurso de Metro-Goldwyn-Mayer en Budapeŝto, en la sekva jaro li registris muzikdiskon en Vieno. Li kompletigis siajn studojn en 2 signifaj muziklernejoj en 1955, respektive en 1956. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono ricevinta stipendion en Lernejo Juilliard. Li vivis en Novjorko, Las Vegas (1961) kaj Los Anĝeleso (ekde 1970). Li muzikadis kune kun kremo de ĵazistoj, en 1984 li aranĝis olimpian ĵazfestivalon en Los Anĝeleso. Li ankaŭ organizis kaj kondukis la ĉiujare festivalojn en Las Vegas. En 2006 li revenis al Hungario. Li ricevis premiojn inter 1984-2011. Li havas edzinon, kiu naskis filon. Google montras pli ol 800,000 trafojn pri Tommy Vig.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nightmare Circus (1974)
  • Ruckus (1980)
  • Sweet Sixteen (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]