Gyula Szántai
Etoso
Gyula Szántai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1953 (71-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | gitaristo |
Gyula Szántai [djula sAntai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szántai Gyula estas hungara ŝlagrogitaristo, orkestrestro.
Gyula Szántai[1] naskiĝis la 5-an de junio 1953 en Szombathely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Szántai frekventis la kutimajn lernejojn en sia naskiĝurbo, li komencis gitaradi en 1970 en urba ŝlagrorkestro. La orkestro kontribuis en klubo, iom poste turneoj okazis eĉ en Ĉeĥoslovakio kaj Orienta Germanio. En la sekvaj jaroj kaj jardekoj li apartenis al pluraj lokaj ŝlagrorkestroj. En 2012 li fondis propran ŝlagrorkestron, kie li estas aktiva ankaŭ nun.