Merneptah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merneptah
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Valo de la Reĝoj vd
Lingvoj egipta vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Deknaŭa egipta dinastio vd
Patro Ramseso la 2-a vd
Patrino Isetnofret vd
Gefratoj Henuttawy • Meritamen • Bintanath • Meryatum • Amun-her-khepeshef • Ramesses • Khaemweset • Ramesses-Meryamun-Nebweben • Pareherwenemef • Nebettawy vd
Edz(in)o Isetnofret II • Takhat vd
Infanoj Seti II • Twosret • Amenmesse • Merenptah vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MerneptahMerenptah (regis julio aŭ aŭgusto 1213 a.K. –2a de majo, 1203 a.K.) estis la kvara faraono de la Deknaŭa dinastio de Antikva Egipto. Li regis Egipton dum preskaŭ dek jaroj el fino de julio aŭ komenco de aŭgusto 1213 a.K. ĝis sia morto la 2an de majo, 1203 a.K., laŭ la tiutempaj historiaj registroj.[1] Li estis la dektria filo de Ramseso la 2-a[2] kaj enpoviĝis ĉar ĉiuj pli aĝaj fratoj, inklude lia plenfrato Ĥaemŭaset aŭ Ĥaemŭase, estis mortintaj. Kiam li ascendis al la trono, li estis probable ĉirkaŭ sepdek-jaraĝa. Lia trononomo estis Ba-en-re Merj-netjeru, kio signifas "La animo de Ra, Amato de Dioj".

Merneptah estis probable la kvara filo de Isetnofret la 1-a, la dua edzino de Ramesses la 2-a, kaj estis edzino de la reĝino Isetnofret la 2-a, sia reĝa edzino, kiu estis plej verŝajne lia plena fratino portanta la nomon de sia patrino. Oni supozas, ke Merneptah estis ankaŭ edziĝinta al la reĝino Taĥat kaj unu el iliaj filoj sukcedis lin kiel Seti la 2-a. Ili estis ankaŭ gepatroj de la Princo Merenptah kaj eble uzurpanto Amenmesse, kaj la reĝino Tŭosret, edzino de Seti la 2-a klaj poste faraono en sia propra rajto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jürgen von Beckerath, Chronologie des Pharaonischen Ägypten, Mainz, (1997), pp. 190
  2. Gae Callender, The Eye Of Horus: A History of Ancient Egypt, Longman Cheshire (1993), p.263

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eva March Tappan, eld., The World's Story: A History of the World in Story, Song, and Art, (Boston: Houghton Mifflin, 1914), Vol. III: Egypt, Africa, and Arabia, trad. W. K. Flinders Petrie, pp. 47–55, skanita de J. S. Arkenberg, Department of History, California State Fullerton; Professor Arkenberg modernigis la tekston kaj ĝi estas disponebla tra Internet Ancient History Sourcebook