Electrophorus electricus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektra angilo en akvario de Bostono.
Carte du nord de l'Amérique du sud avec répartition de spécimens de 3 espèces d'anguilles électriques electrophorus.png
Carte du nord de l'Amérique du sud avec répartition de spécimens de 3 espèces d'anguilles électriques electrophorus

La elektra angilo (Electrophorus electricus, aliaj specioj estis proponitaj)[1] estas elektra fiŝo de Sudameriko. Ĝis 2019, ĝi estis klasita kiel nura specio en sia genro.[1] Spite sian nomon, ĝi ne estas angilo, sed anstataŭe membro de la Gimnotoformaj aŭ tranĉilfiŝoj en la familio Gimnotedoj.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La elektra angilo havas longecan, cilindran korpon, tipe kreskanta ĝis ĉirkaŭ 2 m, kaj 20 kg, kio faras ĝin la plej granda specio de la Gimnotoformaj.[2] Ĝia koloraro estas malhel-griz-bruna dorse kaj flava aŭ oranĝa ventre. Maturaj inoj havas pli malhelan koloron ventre.

Ili ne havas skvamojn. La buŝo estas kvadrata, kaj en la pinto de la muzelo. La anusa naĝilo etendiĝas laŭlonge de la korpo ĝis la pinto de la vosto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2019-09-10) “Unexpected species diversity in electric eels with a description of the strongest living bioelectricity generator”, Nature Communications 10 (1), p. 4000. doi:10.1038/s41467-019-11690-z. Alirita 2019-09-10.. 
  2. Albert, J.S. (2001). "Species diversity and phylogenetic systematics of American knifefishes (Gymnotiformes, Teleostei)". Misc. Publ. (190): 1–127. hdl:2027.42/56433.