Naĝoveziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naĝoveziko de la Prochilodus lineatus.

La naĝoveziko estas organo por flosado kiun posedas multaj ostaj fiŝoj. Temas pri saketo de flekseblaj muretoj plena je gaso kaj ĝi troviĝas en la celomo, ĝuste sub la vertebraro. La ostaj fiŝoj havas specifan pezon iom super tiu de akvo. La naĝoveziko kontrolas la neŭtralan floseblon de la fiŝo en akvo, sen la neceso de muskola baraktado.

La majoritato de la ostaj fiŝoj havas naĝovezikon, tamen estas esceptoj kiel ĉe kelkaj bentonaj fiŝoj kiuj ne elhavus profiton de neŭtrala floseblo. Ankaŭ multaj predantaj fiŝoj ne havas ĝin, kio havigas al ili avantaĝon povi moviĝi rapide en diferencaj profundoj, dum fiŝoj kiuj havas naĝovezikon estas limigitaj je ia profundeco en akvo. Tipa ekzemplo de tiuj predantoj estas la Elasmobrankuloj (ŝarkoj kaj rajoj), kaj kelkaj Skombredoj.

La naĝoveziko estas iel ovalforma, sed varias sufiĉe en diversaj specioj. La volumo male restas preskaŭ ĉiam same, kaj varias inter nesala akvo kaj marakvo. En marfiŝoj la veziko okupas 5% de la totala volumo de la fiŝo, dum en fiŝoj de nesala akvo okupas 7%. Tio okazas ĉar la specifa gravito de fiŝo restas konstante inter la diversaj specioj, sed ĉar la nesala akvo havas pli malgrandan densecon ol la mara akvo, necesas pli grandan volumon por atingi neŭtralan floseblon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Moyes, Christopher D., kaj Patricia M. Schulte. Principles of animal physiology. 2a eld. San Francisco, CA: Pearson/Benjamin Cummings, 2008. Print.
  • Hickman, Cleveland P., Larry S. Roberts, Allan Larson, Fernando Martínez, kaj Rafael Ballester. Zoología: principios integrales. 3a eld. Nueva York: Interamericana ; McGraw-Hill, 1994. Print.
  • Nielsen, Knut. Animal physiology: adaptation and environment. 5a eld. Cambridge [England: Cambridge University Press, 1997. Print