Atlantika salmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atlantika salmo
Atlantika salmo (Salmo salar)
Atlantika salmo (Salmo salar)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Superordo: Protacanthopterygii
Ordo: Salmonoformaj
Familio: Salmonedoj
Genro: Salmo
Specio: Salmo salar
Vivoteritorio de la atlantika salmo
Vivoteritorio de la atlantika salmo
Vivoteritorio de la atlantika salmo
(vidu tekston)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Atlantika salmo (Salmo salar) estas specio de aktinopterigaj fiŝoj en la familio Salmonedoj, unusola en la ordo Salmonoformaj. Ĝi troviĝas en nordo de Atlantika Oceano, en riveroj kiuj fluas en la nordo de Atlantiko kaj, pro homa enkonduko, en nordo de la Pacifika Oceano.[1][2] La Atlantika salmo estis delonge celo de distra kaj komerca fiŝkaptado, kaj tio, kun habitatodetruado, limigis siajn nombrojn dastre; la specio estas celo de konservoklopodoj nuntempe en kelkaj landoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Atlantika salmo estas inter la plej grandaj salmospecioj.
Atlantika salmo (Salmo salar)

La Atlantika salmo estas la plej granda specio en sia genro, Salmo. Post du jaroj enmare, la fiŝo averaĝe estas 71 ĝis 76 cm longa kaj 3.6 ĝis 5.4 kg peza.[3] Sed specimenoj kiuj pasigas kvar aŭ pliajn vintrojn manĝante mare povas esti multe pli grandaj. Atlantika salmo retkaptita en 1960 en Skotlando, en la estuaro de la rivero Hope, pezis 49.44 kg, nome la plej peza registrita en la disponebla literaturo. Alia nother retkaptita en 1925 en Norvegio estis 160.65 cm longa, nome la plej longa Atlantika salmo registrita.[4]

La koloraro de la juna Atlantika salmo ne similas al tiu de la plenkreska stadio. Dum ili vivas en nesalaj akvoj, ili havas bluajn kaj ruĝajn punktojn. Mature, ili havas arĝent-bluan nuancon. La plej facila vojo identigi ilin kiel plenkreskulojn estas la nigraj punktoj kiujn ili prezentas precipe super la flanka linio, kvankam la vosta naĝilo estas kutime senpunkta. Kiam ili reproduktiĝas, maskloj ekhavas iome verdecan aŭ ruĝan koloraron. La salmo havas ŝpinilforman korpon, kaj bone disvolvigitajn dentojn. Ĉiuj naĝiloj, krom la grasa, estas borditaj nigre.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shearer, W. (1992). The Atlantic Salmon. Halstead Press.
  2. The Audubon Society Field Guide to North American Fishes, Whales & Dolphins. Chanticleer Press. 1983. p. 395.
  3. Atlantic salmon (Salmo salar). NOAA Fisheries - Office of Protected Resources (2017-05-05).
  4. Buller F., The Domesday Book of Giant Salmon Volume 1 & 2. Constable (2007) & Constable (2010)