Zoltán Borsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Borsy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1926 (1926-11-07)
en Debrecen
Morto 14-an de februaro 1997 (1997-02-14) (70-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo geografo • universitata instruisto
vdr

Zoltán Borsy [borŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borsy Zoltán estis hungara geografo, altlerneja instruisto.

Zoltán Borsy[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1926 en Debrecen, li mortis la 14-an de februaro 1997 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Borsy maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen en 1950. Li estis samloke asistanto (1950–1953), lektoro (1953–1963), docento (1963–1976), profesoro (1976–1996), katedrestro (1973–1991). Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1958, kandidatiĝis en 1961, doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1975. Li redaktis geografian revuon inter 1977–1995, li okupiĝis pri geografio de la Granda Hungara Ebenaĵo (ja tie li vivis). Li ricevis premiojn inter 1972-1993. Li edziĝis en 1952, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Nyírség természeti földrajza (1961)
  • A futóhomok mozgásának törvényszerűségei és védekezés a szélerózió ellen (1974)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Csillagászati földrajz (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1952)
  • A Nyírség geomorfológiai kutatásának gyakorlati vonatkozású eredményei (1964)
  • A változó világ (kunaŭtoro, lernolibro, 1972)
  • Periodic Changes in Blownsand Migration in Hungary (1976)
  • Csillagászati földrajz (kunaŭtoro, alia studenta lernolibro, 1980; 1986; 1987)
  • Magyarország természeti földrajza (1988)
  • Általános természetföldrajz (kunaŭtoro, sepfoje eldonita inter 1992-2007).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]