Keresztély Kátsor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keresztély Kátsor
Persona informo
Naskonomo Kácsor András
Naskiĝo la  28-an de novembro 1710(nun 1710-11-28)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 28-an de aŭgusto 1792
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • poeto • arkivisto
vdr

Keresztély Kátsor [kerestEj kAĉor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kátsor Keresztély estis hungara katolika pastro, piarista monaĥo, instruisto, dramisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kácsor András [kAĉor andrAŝ].

Keresztély Kátsor[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1710 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de aŭgusto 1792 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Keresztély Kátsor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la piaristoj en 1727. Li instruis en Pest kaj Debrecen (1730), poste li studis filologion kaj teologion en pluraj hungaraj urboj. En 1734 li pastriĝis, poste li denove instruis en diversaj urboj. Ekde 1783 li instruis en sia naskiĝurbo. En tiu longa instrua periodo li estis ankaŭ monaĥejestro aŭ lernejestro, krome li verkis dramojn por prezenti ilin en lernejoj (memoru: tiutempe teatroj ankoraŭ ne ekzistis en Hungarlando). En la lasta periodo li estis ankaŭ arkivisto.

Elektitaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Onomasticus Mercurii Stephanitus (1728)
  • Ilias in nuve sive Diva Catharina (1736)
  • Daphnis (1771)

Aliaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Liber de cosmographiae et matheseos principiis
  • Tractatus de quaestionibus
  • Brevis ac dilucida rerum sacrarum
  • Capitularii cononico regularis (1760)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]