Mátyás Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Datenoj de informkesto estas eraraj!

Mátyás Kováts
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1790 (1790-02-24)
en Polgár
Morto 4-an de majo 1861 (1861-05-04) (71-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo
vdr

Mátyás Kováts [mAtjAŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Mátyás estis hungara katolika pastro, kanoniko, altlerneja instruisto, fondinta membro de Societo Kisfaludy (1837).

Mátyás Kováts[1] naskiĝis la 24-an de februaro 1790 en Polgár (urbo), li mortis la 4-an de majo 1861 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Kováts frekventis mezlernejojn en Miskolc Lőcse kaj Eger, poste li studis teologion inter 1808-1811 en Eger. Intertempe li doktoriĝis el filozofio en Reĝa Universitato de Pest en 1810. Li pastriĝis en 1812 kaj en la sekva jaro li doktoriĝis jam el teologio. Post siaj studoj li instruis unue en seminarioj de Pest (urbo) kaj Eger, inter 1820 kaj 1832 en Reĝa Universitato de Pest. Li estis dekano en la studjaroj 1823 kaj 1826. En 1832 li estis nomumita kanoniko kaj preposto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Carmen exc. ac rev. d. Stephano l. b. Fischer archiepiscopo Agriensi, oblatum (1808)
  • Biographia Joannis Hunyady, quondam regni Hungariae gubernatori, voivodae Transsilvaniae... (1818)
  • A keresztény katholika anyaszentegyháza hit- és erkölcsbeli szabásainak foglalatja, melyet... (1825)
  • Theses ex universa theologia... (1835)
  • Egyházi beszéd, mely azon alkalommal, midőn n. t. Verestóy Imre... (1845)
  • A vegyes házasságról (1846)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]