Batalo de Roncesvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La morto de Rolando kaj de liaj homoj.

La Batalo de Roncesvalo (aŭ de Roncevaux laŭ literumado en franca kaj angla, Roncesvalles en hispana, Orreaga en eŭska) en 778 estis luktita de embuska forto de eŭskoj kontraŭ parto de la armeo de Karolo la Granda en Roncesvala Montopasejo, nome alta montopasejo en Pireneoj nun en la landlimo inter Francio kaj Hispanio, post lia invado de Iberio.

La eŭska atako estis reprezalio pro la detruo fare de Karolo de la urbaj muregoj de ilia ĉefurbo, Pamplona. Kiam la Frankoj retiriĝis tra la Pireneoj reen al Francio, la ariergardo de la Frankaj senjoroj estis disigita kaj embuskita.

Inter tiuj mortigitaj en la batalo estis la relative malhela Franka komandanto, Roland, kies morto plialtigis lin kaj liajn paladinojn, nome la plej elstaraj militistoj de la kortego de Karolo, en la legendon, iĝante la kvintesenca rola modelo por kavaliroj kaj ege influanta la kodon de kavalireco en la Mezepoko. Estas nombraj verkoj pri la bataloj, plej el kiuj kun ŝanĝoj kaj troigoj rilate al la historia realo. Ekzemple la batalo estas rerakontita en la verko de la 11a jarcento La Chanson de Roland, nome la plej antikva survivanta grava verko de la Franca literaturo, kaj en Orlando Furioso, unu el la plej famaj verkoj de la Itala literaturo. Modernaj adaptoj de la batalo estis libroj, teatraĵoj kaj verkoj de fikcio, kaj monumentoj en Pireneoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lewis, Archibald Ross (1965). The Development of Southern French and Catalan Society, 718–1050. Austin: University of Texas Press. ISBN 978-0-292-72941-4.
  • Lewis, David L. (2008). God's Crucible: Islam and the Making of Europe, 570 to 1215 (1st ed.). New York: W.W. Norton. ISBN 978-0-393-06472-8.