Silepso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En retoriko, la silepso, ene de la stilfiguroj, estas unu de la kaŝfiguroj. La silepso estas ekstrema okazo de zeŭgmo: konsistas en la forigo de elemento kiu regas diversajn lingvunuojn, ĉu semantike ĉu sintakse (por ekzemplo, "la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris"). En PIV silepso estas "Sintaksa procedo, per kiu oni akordigas vortojn inter si ne laŭ la formo, sed laŭ la senco".[1]

Temas tre ofte pri malĝustaĵo: la termino silepso fakte enhavas diversajn nenormalaĵojn en la sintaksa kongruo (tiel "la majoritato estas konfuzaj").

Oni konas kiel silepso ankaŭ la figuro kiu konsistas en la uzado de vorto ambaŭsence, tio estas kaj rekte kaj figure, kiel en la jena ekzemplo.

Citaĵo
 Mi volas iri al Ĉinio,/ por iom orientiĝi 
— Blas de Otero

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 13an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]