Anatolia gregohundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatolia gregohundo.

La Anatolia gregohundoAnadolu çoban köpeği estas gregogarda hundo-raso tre utila por bestobredado origina en la duoninsulo Anatolio, kiu nuntempe formas plej grandan parton de nuntempa Turkio. La Anatolia gregohundo estas fortika, granda kaj tre povoforta, kun bona aŭd- kaj vidkapablo kio helpas en la protekto de la gregoj. Per sia rapidemo kaj vigleco, tiu hundo kapablas forkuri eblan predanton ege efike.[1][2] Historie, la Anatolia gregohundo estis traktita kaj kategoriigita kiel aparta raso el la simila kaj samlanda Kangala gregohundo fare de multaj hundoregistroj, sed ili estas nuntempe plej ofte konsiderataj kiel parto de la sama hundraso.[3][4][5][6][7]

Tiu hundo havas densan duoblam mantelon, larĝan, fortan kapon, bone disvolvigitan muskolajn ŝultrojn kaj longan voston kun hokecforma buklo pinte kiu estas metita alte super la dorso de la hundo kiam tiu estas alerta aŭ ekscitita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [https://www.akc.org/dog-breeds/anatolian-shepherd-dog/ American Kennel Club
  2. ASD Club of America
  3. "Making Anatolian Shepherd Dogs into Kangal Shepherd Dogs: The Turkish Kennel Club Solution". Takas Volkodav. Alirita la 17an de septembro 2020.
  4. "Recognition of the Turkish Kangal dog". Kennel Club. Arkivita el la originalo la 11an de oktobro 2012. Alirita la 17an de septembro 2020.
  5. "KC to recognise the Turkish Kangal Dog". Dog World. Arkivita el la originalo la 2013-12-31. Alirita la 17an de septembro 2020.
  6. "Anatolian Shepherd Dog / Kangal Dog". Australian National Kennel Council. Arkivita el la originalo la 2013-01-25. Alirita la 17an de septembro 2020.
  7. FCI: Kangal Shepherd Dog. Alirita la 17an de septembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]