Ĥoreno la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥoreno la 1-a
Katolikoso de Armenio
Persona informo
Խորեն Ա
Naskonomo Ալեքսանդր Հովհաննեսի Մուրադբեկյան
Naskiĝo 8-an de decembro 1873 (1873-12-08)
en Tbiliso
Morto 6-an de aprilo 1938 (1938-04-06) (64-jaraĝa)
en Eĉmiadzin
Tombo Q42888254 vd
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Alma mater Nersisyan School vd
Profesio
Okupo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥoreno la 1-a Muradbekjan (armene: Խորեն Ա Մուրադբեկյան ; naskiĝis la 8-an de decembro 1873 - mortis la 5-an aŭ 6-an de aprilo, 1938) estis armen-apostola religia figuro, kiu funkciis kiel Katolikoso de 1932 ĝis verŝajna murdo en 1938. Li antaŭe funkciis kiel locum tenens, inter 1923 kaj 1932, en la lastaj jaroj de kaj post la morto de Katolikoso Georgo la 5-a, kaj episkopo de Erevano de 1910 ĝis 1924.

Ĥoreno la 1-a mortis en misteraj cirkonstancoj ĉe la Pontifika Loĝejo en Eĉmiadzin. La Armena Eklezio kaj plej multaj historiistoj kredas, ke li estis murdita de la NKVD, la soveta sekreta polico. Li estis reentombigita ĉe la korto de la katedralo de Eĉmiadzin en 1996, post la kolapso de Sovetunio, apud aliaj katolikosoj. La Armena Eklezio konsideras lin martiro[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]