Georgo la 5-a (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la 5-a de Armenio.

Georgo la 5-a de Armenio (armene Գևորգ Ե. Սուրենյանց (Տփղիսեցի) (28-an aŭgusto 1847 - 8-an de majo 1930) estis la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj de la Armena Apostola Eklezio en la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin de 1911-1930. Li sukcedis Katolikoson Mateo la 2-a, kiu mortis la 11an de decembro 1910 post malpli ol tri jaroj kiel Katolikoso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Tbiliso , li studis inter 1865 kaj 1868 en la klasika gimnastikejo en sia hejmurbo kaj en 1872 estis konsekrita kiel pastro en la Armena Apostola Eklezio kaj konsekrita kiel episkopo en 1882. En 1874, li instruis ĉe la Gevorkjan Teologia Seminario en Eĉhmiadzin, ĝis lia nomumo en la sekva jaro kiel episkopo de Arcaĥo kaj poste kiel helpa prelato en Aleksandropolo (nuna Gjumri) en 1878 kaj en Erevano en 1881. Li ricevis prelatejon kaj episkopejon de Astraĥano, Rusio en 1886 kaj armena prelatejo de Kartvelio en 1894.

En 1907 li estis asignita kiel asistanto al la Katoliksejo en la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin kaj elektita Katolikoso de Ĉiuj Armenoj en 1911, posteno, kiun li okupis tri jardekojn ĝis 1930.

Li estis aktiva en armenaj politikaj aferoj en tre kritikaj tempoj kaj estis parto de la armena delegacio estrita de Boghos Nubar Paŝa. Li ankaŭ organizis katastrofo-helpojn por la pluvivantoj de la Armena genocido. Li prezidis la Helpan Komitaton por armenaj viktimoj, rifuĝintoj kaj pafvunditaj soldatoj kaj iliaj familioj. Helpo estis donita tra Armenio same kiel Turkio, Kartvelio kaj Rusio[1]..

Li estis la prezidanta Katolikoso kiam la Unua Respubliko de Armenio estis establita en majo 1918. Li subtenis la diversajn militajn kampanjojn, rifuzante translokigi la katolikosejon de Eĉmiadzin al pli sekura ejo.

Kun la starigo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko en 1920–1921 kaj la Transkaŭkaza Socialisma Federacia Soveta Respubliko en 1922 konsistante el Armenio, Kartvelio kaj Azerbajĝano, li rifuzis forlasi la postenon kaj kuraĝigis la armenan loĝantaron kunlabori kun la nova reĝimo instalita kiel alternativa sekura rifuĝejo por la armenoj[2].

Li ankaŭ aktive okupiĝis pri konstruado de novaj preĝejoj en la armena diasporo, disvolvado de reto de religiaj institucioj kaj lernejoj kaj por akceptado de la kvarvoĉa religia muziko de komponisto Makar Jekmaljan en la preĝeja Meso.

Post lia morto en 1930, la Armena Eklezio same kiel ĉiuj organizitaj religioj en Sovetunio submetiĝis al persekutado kaj rigida kontrolo precipe per ordonoj de Josif Stalin. Neniu nova katolikoso estis elektita dum 2 jaroj ĉar la trono restis vaka de 1930 ĝis 1932. Tamen kiam Stalin provizore mildigis la premon, la tempo estis oportuna por la elekto de episkopo Ĥoren Muratbekjan kiel nova Katolikoso de Ĉiuj Armenoj kiel Ĥoren la 1-a de Armenio.

Georgo la 5-a mortis ĉe Eĉmiadzin, Armena Soveta Socialisma Respubliko, kaj estas entombigita proksime al Patrina Katedralo de Sankta Eĉmiadzin en la katolikosa komplekso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Richard G. Hovannisian (dir.), op. cit., paĝo279.
  2. angle Richard G. Hovannisian (dir.), Armenian People from Ancient to Modern Times, vol. I : The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century, Palgrave Macmillan, Novjorko, 1997 (réimpr. 2004) (ISBN 978-1-4039-6421-2), paĝo136.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]