Travidebla ceramiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Travidebla spinela ceramiko (MgAl2O4) uzata tradicie por alt-energia lasero.

Multaj ceramikaj materialoj, kaj vitraj kaj kristalaj, estas uzataj en optiko kiel travideblaj materialoj en variaj formoj el solid-stataj komponantoj ĝis altsurfacaj areformoj kiel fajnaj filmoj, ŝirmiloj kaj fibroj.[1] Tiaj aparatoj trovis disvastigan uzadon por variaj aplikaĵoj en la elektro-optika fako kiel jenaj: optikaj fibroj por gvidita lum-onda transmisio, optikaj ŝaltiloj, laser-amplifiloj kaj lensoj, gastujoj por solid-stataj laseroj kaj optikaj fenestraj materialoj por gas-laseroj, kaj infraruĝaj varmoserĉaj aparatoj por sistemoj de gvidado de misiloj kaj de noktovidado.[2]

Kvankam unu-kristala ceramiko povas esti tre sendifekta (partikulare ene de la spaca skalo de la venanta lum-ondo), optika travidebleco en plurkristalaj materialoj estas limigita pro la kvanto de lumo kiu estas disigita per siaj mikrostrukturaj trajtoj. La kvanto de lumodisigo tiel dependas el la ondolongo de la venanta radiado aŭ lumo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patel, P.J., et al., (2000) "Transparent ceramics for armor and EM window applications", Proc. SPIE, Vol. 4102, p. 1, Inorganic Optical Materials II, Marker, A.J. kaj Arthurs, E.G., Eds.
  2. Harris, D.C. (2009) "Materials for Infrared Windows and Domes: Properties and Performance", SPIE PRESS Monograph, Vol. PM70 (Int. Society of Optical Engineers, Bellingham WA)
  3. Belyakov, A.V., "Production of Transparent Ceramics (Review)", Science for Ceramics Manufacture, Glass and Ceramics, Vol. 52, p. 14 (1995)