Konrad Stolle
Konrad Stolle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1436 en Niederzimmern |
Morto | 30-an de decembro 1501 (65-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | aŭtoro • kronikisto • pastro • historiisto |
Konrad STOLLE (naskiĝinta en 1436 en Niederzimmern, mortinta la 30-an de novembro 1501 en Erfurto) estis germana kronikisto kaj teologo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Post frekvento de la lernejo de la erfurta Severo-konvento kaj de institucio en Langensalza li estis studento, eble en Italujo kie li restadis inter 1458–1463. Reveninte Erfurton li transprenis vikariecojn en la Severo-konvento, ĉe la Magdalenanina klostro kaj ĉe Preĝejo Sankta Bartolomeo. Tamen nenie atestatas iu ordinacio pastra. En la Severo-kirko konserviĝis ĝis hodiaŭ tomobŝtono lia kiu montras lin en kazublo.
Ekde 1477 li notis ĉe Memoriale, kroniko turingia-erfurta, samtempajn okazataĵojn. La unua manuskripto, eble aŭtografo, troviĝas en la Turingia universitata kaj landa biblioteko en Jena (Ms. Sag. q. 3). Verkaro lia, kie enestas ankaŭ multaj memstaraj tekstoj (ekz. kantoj pri la burgundaj militoj, konsideratas vive rakontitka prezentado kaj grava kulturhistoria fonto.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Volker Honemann. Ĉe: Verfasserlexikon. Dua eldono/volumo 9 (1995), kol. 359–362
- Enno Bünz: Neues zur Biographie des Chronisten Konrad Stolle (1436-1501). Ĉe: Deutsches Archiv für Erforschung des Mittelalters 56 (2000), p. 201–211 (Korrektur der bisher genannten Lebensdaten 1430, 1505).
- Franz Xaver von Wegele: Stolle, Konrad. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 36, Duncker & Humblot, Leipzig 1893, S. 409 f.