Andy Palacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andy Palacio
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1960 (1960-12-02)
en Belizo
Morto 19-an de januaro 2008 (2008-01-19) (47-jaraĝa)
en Belizurbo
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Belizo
Okupo
Okupo muzikistokomponisto
vdr

Andy Palacio (n. en 1960 - m. la 19-an de januaro 2008 en Belizurbo[1]) estis beliza kantverkisto kaj muzikisto. Li apartenis al la garifuna popolo kaj grave kontribuis al la revivigo de ĝia muzika tradicio. Palacio laboris por la konservado de la garifuna lingvo. Li interalie publikigis albumon kun la Garifuna Collective en 2007. Tiu albumo sukcesis en furorlistoj tra la mondo. Li estis akceptita en la Ordeno de Multmerita Servo en 2007 kaj samjare li estis nomumita de UNESKO Artisto por Paco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

UNESKO Artisto por Paco

Belizo

Referencoj[redakti | redakti fonton]