József Vigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Vigh
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1930 (1930-06-26)
en Bükkábrány
Morto 21-an de aŭgusto 2011 (2011-08-21) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kriminologo • universitata instruisto
vdr

József Vigh [jOĵef vIg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vigh József estis hungara kriminologo, altlerneja instruisto.

József Vigh[1] naskiĝis la 26-an de junio 1930 en Alsóábrány, li mortis la 21-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Vigh maturiĝis en gimnazio en Mezőkövesd en 1948, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post siaj studoj li estis asistanto (1954–1959), lektoro (1959–1963), docento (1963–1975), profesoro (1975–2000), fine emerita profesoro en la universitato. Li kandidatiĝis en Moskvo en 1962, doktoriĝis en 1975. Li estis katedrestro inter 1979–1996, vicdekano (1959–1962), vicrektoro (1978–1981). Li enkondukis la kriminologion en la universitato en 1963. Li ricevis premiojn inter 1987-2001. Li edziĝis en 1956, lia edzino naskis 2 filojn (1959, 1966).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egyes munkafegyelem elleni bűncselekményekről (kunaŭtoro, 1954)
  • A jogászképzés tizenegy éve – 1945–1956 – a statisztikai adatok tükrében (1958)
  • A fiatalkorúak bűnözése és annak okai a Magyar Népköztársaság adatai alapján (disertaĵo, 1962)
  • Kriminológia (kunaŭtoro, 1966; 9-a eldono: 1978)
  • A fiatalkorú bűnelkövetők reedukációja az utógondozás során (kun Katalin Gönczöl, 1972)
  • Kriminológiai alapismeretek (studenta lernolibro, 1979; plurfoje eldonita ĝis 2004, ankaŭ dufoje angle)
  • Kauzalitás, determináció és prognózis a kriminológiában (monografio, disertaĵo, 1980; angle: 1986)
  • Social Changes, Crime and Police (kunaŭtoro, 1993)
  • Okság és determináció a természettudomány és a bűnözés világában (2005).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.