Ortoklazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortoklazo

Ĝeneralaĵoj
Ĥemia formulo KAlSi3O8
Klasado de Strunz 9.FA.30
Identeco
Koloro senkolora, verdeta, grizflava, blanka, roza
Mohs-skalo 6
Specifa denso 2,55–2,63
vdr

En mineralogio, la ortoklazo estas silicihava mineralo, kiu formiĝas en vulkana petro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ortoklazo estas ofta komponanto de granito kaj aliaj vulkanaj petroj. Tipe, ortoklaso okazas kune kun albito.

Ortoklazo estas unu el la 10 difinantaj mineraloj de la Mohs-skalo; laŭdifine, ĝia malmoleco estas 6.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Oroklazo estas materialo por farado de vitro kaj kelkaj ceramikaĵoj.

La travidebla formo de ortoklazo nomiĝas adulario; gema adulario ankaŭ nomiĝas lunŝtono. Ĝi estas la ŝtata gemo de Florido.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino ortoklazo devenas de ὀρθός orthós “rekta, orta” kaj κλᾰ́σῐς klásis “rompo”, ĉar la angulo inter la du klivebenoj de ortoklazo estas orta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]