Operaco Mungoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de protokolo de kunsido de la Operaco Mungoto, 4a de Oktobro 1962.

Operaco Mungoto, en angla Operation Mongoose, estis la sekreta nomo de kaŝita programo fare de la CIA kontraŭ Kubo planita post la malsukceso de la Invado de la Porkogolfeto aprile de 1961. La operaco konsistis je 32 taskoj, el kiuj 13 jam planis ekonomian militon, kaj ĉio are celis insurekcion kaj elpostenigon de la komunisma reĝimo en Kubo.

En la programo aperas jam agado por multekostigi kaj malfaciligi la martransporton al Kubo, por malsukcesigi la rikoltojn de nutraĵoj kaj por malhelpi la vendadon de nikelo, inter aliaj aferoj. Dum la periodo de valideco de la Plano Mungoto, dum 14 monatoj okazis laŭ informoj 716 gravaj sabotadoj kontraŭ ekonomiaj celoj. En tiu kadro Kubo akceptis la sugeston de Sovetunio instali atomajn misilojn en sia teritorio, kio kondukis al la Kariba krizo en oktobro 1962, nome la plej akra momento de la Malvarma Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]