Ribelo de Jack Cade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lord Saye kaj Sele alportita antaŭ Jack Cade, pentraĵo de Charles Lucy.

La Ribelo de Jack Cade [KEJd] estis populara ribelo en 1450 kontraŭ la registaro de Anglio, kiu okazis en la sudoriento de la lando inter la monatoj Aprilo kaj Julio. Ĝi startis pro lokaj plendoj kontraŭ la korupto, misadministrado, kaj mizuso de povo de la plej proksimaj konsilistoj de la reĝo kaj lokaj funkciuloj, same kiel pro la ĵusaj militperdoj en Francio dum la Centjara milito. Estrante armeon de homoj el sudorienta Anglio, la nomiganto kaj estro de la ribelo Jack Cade marŝis al Londono por devigi la registaron reformi la administradon kaj elpostenigi la "perfidulojn" konsiderataj responsaj pri la malbona regado. Ĝi estis la plej granda populara ribelo kiu okazis en Anglio dum la 15-a jarcento.[1]

Spite la klopodon de Cade por kontroli siajn homojn, kiam la ribelaj fortoj eniris en Londono, ili ekrabadis. La civitanoj de Londono opoziciis la ribelulojn kaj devigis ilin foriri el la urbo per sangelverŝa batalo sur la Ponto de Londono. Por fini la sangelverŝadon la ribeluloj ricevis pardonojn el la reĝo kaj promesis reveni hejmen.[2] Cade fuĝis, sed li estis poste kaptita la 12an de Julio 1450 fare de Alexander Iden, estonta "High Sheriff" de Kent. Kiel rezulto de la luktado kontraŭ Iden, la mortige vundita Cade mortis antaŭ atingi Londonon por juĝado.[3] La Ribelo de Jack Cade estis perceptita kiel rezulto de sociaj, politikaj, kaj ekonomiaj aferoj de tiu periodo kaj kiel antaŭaĵo de la Militoj de rozoj per kiu dekadencis la dinastio de Lankasteroj kaj stariĝis la Jorkoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kaufman, Alexander L. (2009). The Historical Literature of the Jack Cade Rebellion. Burlington: Ashgate, p. 1.
  2. Griffiths, Ralph A. (1981). The Reign of King Henry VI: The Exercise of Royal Authority, 1422–1461. Berkeley: University of California Press, p. 628.
  3. Kaufman, Alexander L. (2009). The Historical Literature of the Jack Cade Rebellion. Burlington: Ashgate, p. 202.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]