Okulsigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktorino Gale Henry, okulsignante, 1919.
Miensimbolo.

Okulsigno, aŭ okulsignalo, estas vizaĝa esprimo farita per mallongega malfermo de unu okulo. Ĝenerale, estas maniero de neformala komunikado, ia signalo. Depende de la kunteksto, la okulsignalo povas signifi el seksaltiron[1] kaj amikecon ĝis kunhavita kono kiu estas kaŝata de aliaj ĉeestantoj. En kelkaj landoj, la okulsignalo povas esti uzata kiel komunikrimedo en kartludoj inter samteamanoj kiu devas ne esti kaptita de la opoziciaj teamanoj.

En kelkaj landoj de Azio, okulsigni povas esti komprenita kiel ofenda esprimo. Plenkreskuloj de Niĝerio povas okulsigni kiel signalo al infanoj ke ili eliru el la loko aŭ kiel montro de helpo protekti kontraŭ fremdulo.[2]

Kiam Frederick Spencer Chapman klopodis trejni ĉinajn gerilanojn en Brita Malajzio por pafi, li rimarkis, ke granda proporcio el ili malfacile kapablis fermi unusolan okulon.​[3] Fakte ne ĉiuj homoj kapablas okulsigni same facile, kaj kelkaj povas fari tion facile nur per unu el la okuloj (ĝenerale per tiu nedominanta).

Kelkaj personoj, speciale infanoj kaj adoleskoj, nevole okulsignas se suferanta streson, ofte nescie. Foje tio estas konsiderata kiel simptomo de Tourette-sindromo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Non-verbal communication" Arkivita la 16an de februaro 2008 en la Wayback Machine. Konsultita la 10an de Majo 2021.
  2. «Sarah Palin's wink will offend in India and China». LA Times Blogs - All The Rage (en usonangla). 5a de Oktobro 2008. Konsultita la 10an de Majo 2021.
  3. Frederick Spencer Chapman. The Jungle is Neutral