Sanjaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanjaĝo
mita persono
Verko Mahabarato
Informoj
vdr

Sanjaĝo aŭ aliliterume Sanjaya (en Sanskrito: संजय, kun signifo "venko") aŭ Sanjaya Gavalgana estas rolulo de la militeposo de antikva Hindio Mahabarato.[1] En Mahabarato — antikva historio de milito inter Pandavoj kaj Kaŭravoj — la blinda reĝo Dritaraŝtro estas la patro de la gravuloj de la Kaŭrava flanko. Sanjaĝo, filo de la ĉarŝoforo Gavalgana, estas konsilisto de Dritaraŝtro kaj ankaŭ lia ĉarŝoforo. Sanjaĝo estis disĉiplo de la saĝo Kriŝna Dŭaipaĝana Veda Vjaso kaj estis tre adorema al sia majstro, nome la reĝo Dritaraŝtro. Sanjaĝo — kiu havas la donon vidi aferon dedistance rekte antaŭ li, garantiita de la saĝulo Vjaso — rakontas al Dritaraŝtro la agadon en la pinta batalo de Kurukŝetra, kiu inkludas la Bagavadgiton.[2]

La blinda reĝo Dritaraŝtro aŭskultas la vizian rakontiston Sanjaĝo kiu rakontas la okazaĵojn de la batalo inter Pandavoj kaj Kaŭravoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kingsaud 11. (2000) The Mahabharata: a shortened modern prose version of the Indian epic. University of Chicago Press.
  2. Bhagavad Gita, Ĉapitro 1a.