Mannila estas urboparto de Jyväskylä inter la lagoj Tuomiojärvi okcidente plus sude kaj Palokkajärvi oriente. En la areo estas speciale unufamiliaj domoj kaj envicaj domoj. En lastaj jaroj oni konstruis apartamentajn konstruaĵojn en Mannila. En suda parto de Mannila estas areo Rantue. Najbara urboparto de Mannila en sudo estas Lohikoski. En nordo estas Palokka. En Mannila estas elementa lernejo. En Mannila estas ankaŭ en 1932 konstruita ĉefkonstruo de mastrinolernejo de Meza Finnlando. Mannila estas la 15-a urboparto de Jyväskylä, ĝi estis alligita al la urbo en 1965.