Fumpapero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reklamafiŝo de marko de fumpapero (1902).

Fumpaperocigaredpapero estas tipo de papero kiu estas uzata por envolvi cigaredojn. La fumpapero havas en la pinto iom da glupapero por fermi la cigaredon per humidigo ekzemple el salivo; la averaĝa pezo oscilas inter 12 kaj 25 g/m² depende de la kompono, markoj kaj uzoj. Kelkaj famaj markoj estas "India", “Zomopaper”,"Smoking", "Raw", "OCB" kaj "Rizzla".

La uzado de fumapapero permesas al la fumanto produkti sian propran cigaredon kun deziritan enhavokvanton, densecon ktp. Kontraŭ la konsumo de jam industriigitaj cigaredpakoj, ĉefe en epoko de malriĉeco, tiu sistemo permesis al la konsumanto dozigi sian tabakokonsumon. Ekde la 1960-aj jaroj kaj ĉefe poste el la 1970-aj jaroj, en multaj disvolvigitaj landoj la konsumo de fumpapero pliiĝis, dum malpliiĝis la konsumo fare de la tradiciaj konsumantoj, pro la facileco aldoni nepermesitajn substancojn al la tabakenhavo, nome haŝiŝon, mariĥuanon ktp.

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La fumpapero fabrikita enhavas ofte aldonaĵojn uzatajn por kontroli la brulrapidon de la cigaredo.[1]

Aliflanke eblas ankoraŭ iom malrapidigi la brulrapidon per humidigo ekzemple per salivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Guéguen, laborantin à la papeterie d'Odet - GrandTerrier, 14a de Aprilo 2007