Focaccia di Recco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Focaccia di Recco con il formaggio
Fokatĉo de Rekko kun fromaĝo
Fokatĉo de Rekko kun fromaĝo
Aliaj nomoj a fugassa de Réccu
Kuirarta klaso unika plado
Kie estas manĝata Recco, Sori, Camogli kaj Avegno
Ĉefaj ingrediencoj akvo, faruno, salo, oliv-oleo, "crescenza" (mola fromaĝo)
Metodo de preparado bakita en forno
Origino Recco (Ligurio, Italio)
vdr

La Fokaĉo de Rekko kun fromaĝo (en ĝenova dialekto a fugassa de Réccu), de kiuj ekzistas historiaj spuroj en literaturo ekde la deknaŭa jarcento, estas ja fromaĝ-platkuko, (sed ĝi fakte tute ne estas fokaĉo - do ĝi estas tute alia recepto ol la aliaj fokaĉoj de Ligurio). Ĝi, komence preparita en la restoracioj kaj fornoj de Rekko kaj la najbaraj komunumoj de la Golfo Paradizo, rapide disvastiĝis unue en Tigulio kaj en la ĝenova regiono kaj poste en la tuta regiono Ligurio, ofte kun malgrandaj variaĵoj pri la uzataj fromaĝoj.

Ĉi tio instigis la restoraciojn de la golfo Paradizo provi protekti la produkton kontraŭ eblaj imitaĵoj konsiderataj pli malaltnivelaj, unue, en 1997, registrante la markon "Autentica Focaccia con il Formaggio di Recco" kaj poste petante la deklaron de Protektita Geografia Indiko. Ekde la somero 2011, Focaccia di Recco con il formaggio ricevis la markon IGP.

Similajn produktojn, surmerkatigitaj ekster la areo de la komunumoj Recco, Sori, Camogli kaj Avegno, ne plu povas laŭleĝe porti nomojn, kiuj enhavas referencojn al "Recco", (ekz. "focaccia tipo Recco').

Male al la "normalaj" fromaĝ-fokaĉoj, la "fokaĉo de Rekko", laŭ la originala recepto, konsistas el du tre maldikaj tavoloj de pasto farita el faruno kaj oliv-oleo (sen gisto), plenigitaj interne (kaj ne en la supra parto) kun fromaĝo "stracchino". La fandita fromaĝo tiel restas tre likva kaj foje povas eliri el fendoj kreitaj en la maldika supra tavolo de pasto kiam kuiras.

La flueco de la degelinta fromaĝo kaj la maldikeco de la pasto igas ĝin tre malkomforta se oni volus manĝi ĝin envolvita en papero, do (kontraŭe al veraj fokaĉoj kiuj facile povas esti eĉ strat-manĝaĵoj), estas necese servi ĝin sur teleroj, kaj do ofte oni gustumas ĝin en restoracioj.

Pro la malgranda liguria produktado de la fromaĝo "stracchino", oni decidis, ke oni povas anstataŭi ĝin per fromaĝo "crescenza" de liguria origino [1] (produktita en Masone, en la valo Stura en la provinco Ĝenovo), por resti en la klasad-regulojn de Eŭropa Protektita Geografia Indiko [2].

La 3an de junio 2013 la "Focaccia di Recco con il formaggio" produktita en la municipoj Recco, Avegno, Sori kaj Camogli estis agnoskita de Eŭropa Unio [3] .

Ekde 1955 la "Festa della focaccia" okazas en Recco ĉiujare, en la lasta semajno de majo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En ĉi tiu video-recepto ĉe YouTube estas klare ilustrita kiel fari focaccia kun fromaĝo. Focaccia di Recco ĉe YouTube