Bemito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bemito kaj Natrolito el Sagåsen (Strandåsen), Mørje, Porsgrunn, Telemark, Norvegio (vidkampo de 10 mm).

Bemito, boehmiteböhmite, estas aluminia oksido hidroksido (γ-AlO(OH)) mineralo, komponanto de la erco de aluminio nome baŭksito. Ĝi estas dimorfa (du formoj) kun la mineralo diasporo. Ĝi kristaliĝas en la ortoromba dupiramida sistemo kaj estas tipe amasa. Ĝi estas blanka kun nuancoj de flavaj, verdaj, brunaj aŭ ruĝaj malpuraĵoj. Ĝi havas vitrecan al perlecan brilon, durecon de 3 ĝis 3.5 kaj specifan graviton de 3.00 ĝis 3.07. Ĝi estas senkolora en fajna sekcio, optike duaksa pozitiva kun refraktaj indicoj de nα = 1.644 - 1.648, nβ = 1.654 - 1.657 kaj nγ = 1.661 - 1.668.

Bemito ekzistas en tropikaj lateritoj kaj baŭksitoj disvolvigitaj en alumini-silikataj kuŝejoj. Ĝi troveblas ankaŭ kiel hidrotermika alteracia produkto de korundo kaj nefelino. Ĝi aperas kun kaolinito, gibbsito kaj diasporo en baŭksitaj kuŝejoj; kaj kun nefelino, gibbsito, diasporo, natrolito kaj analcito en nefelinaj pegmatitoj.[1] Industrie, ĝi estas uzata kiel malmultekosta flamprokrastilo por fajr-sekuraj polimeroj.

Ĝi estis por la unua fojo priskribita de J. de Lapparent en 1927 el trovitaĵo en baŭksitoj de Mas Rouge, Les Baux-de-Provence, Francio, kaj nomita[2] laŭ la bohemi-germana kemiisto Johann Böhm (1895–1952) kiu faris studojn per Ikso-radioj de aluminiaj oksid-hidroksidoj en 1925[3] (kaj ne pro la germana geologo Johannes Böhm (1857–1938) kiel ofte oni asertas).[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Böhmite Mineral Data Pub. Handbook of Mineralogy. Alirita la 2an de Septembro 2021.
  2. Sahama, Th. G.; Lehtinen, Martti; Rehtijärvi, Pentti (1973). "Natural boehmite single crystals from Ceylon". Contributions to Mineralogy and Petrology. 39 (2): 171. Bibcode:1973CoMP...39..171S. doi:10.1007/BF00375738.
  3. Böhm, J. (1925). "Über Aluminium- und Eisenhydroxyde. I". Zeitschrift für anorganische und allgemeine Chemie. 149: 203. doi:10.1002/zaac.19251490114.
  4. "Boehmite". Webmineral data. Alirita la 2an de Septembro 2021.
  5. "Boehmite". Mindat kun lokinformoj. Alirita la 2an de Septembro 2021.