Peter Christian Abildgaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Christian Abildgaard
(1740-1801)
Persona informo
Peter Christian Abildgaard
Naskiĝo 22-a de decembro 1740
en Kopenhago, Danio
Morto 21-a de januaro 1811
en Kopenhago, Danio
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago vd
Loĝloko Danio vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago
Familio
Patro Søren Abildgaard vd
Gefratoj Nicolai Abildgaard vd
Profesio
Okupo botanikistobestokuracisto vd
Laborkampo veterinara medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Christian Abildgaard (1740-1801) estis dana kuracisto, botanikisto, veterinaro, zoologo, naturalisto, profesoro kaj fondinto de la "Dana Veterinara Lernejo", fondita en 1773, laŭpete de Johann Friedrich Struensee (1737-1772), kiu estas unu el la plej antikvaj lernejoj en Eŭropo, kaj kies unua biblioteko konsistis je libroj personaj de Abildgaard. Li plenumis sennombrajn eksperimentojn pri elektraj kontraŭŝokoj kontraŭ bestoj. Li sukcesis la unua revivigo de bestoj per apliko de ŝokoj rekte sur la brusto.[1] Ĉe sia instruista posteno, Abildgaard povis krei dumvivajn naturajn historiojn, ĉefe pri intestaj parazitoj, hirudoj kaj protozooj, sed li ankaŭ raportis pri la parazitaj kopepodoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis artisto, sed al la juna Petro pli allogis la sciencon. Kiam li komencis studi kemion kaj medicinon, li tute ne havis la minimuman ideon, ke li iam farus iujn el la plej fundamentaj observoj pri la elektra aktivado de la koro.

Lia fekunda talento estis evidenta, tamen, kaj li estis elektita por esti unu el nur tri studentoj senditaj elde Danio al Liono en Francio por studi veterinaran medicinon, por ke Danio akiru kompetentecon pri la mastrumado de la brutplago. Li revenis en 1766 al Kopenhago, kie li fine fondis la veterinaran lernejon, kiu ĉefe zorgis pri ĉevaloj unue, precipe tiuj ĉe la reĝaj staloj. Ĉi tiu veterinara laboro estis tiel tempoabsorba, ke li efektive ĉesis praktiki homan medicinon.

Dume, Abildgaard - vera polimato - daŭre sekvis sian intereson pri fiziko kaj invento. Li estis fascinita de la fakto, ke homoj kaj bestoj, kiuj mortis je elotrokuto pro fulmoj, ŝajne havis neniun eksteran aŭ internan signon kiel indiko de la mortokaŭzo.

Do li ekplanis serion da eksperimentoj por determini la kialon. Konvene, la unuaj generatoroj de elektro, t.e. la Lejdenaj kruĉoj, estis ĵus inventitaj en la nederlanda urbo Lejdeno de Pieter van Musschenbroek. Temis pri vitraj kruĉoj enhavantaj akvon kaj metalan folion, kapablajn malŝarĝi tre alttensian statikan ŝargon. Tiaj eksperimentoj estis pleditaj de, inter aliaj, Benjamin Franklin. Tiel nature, Abildgaard konstruis sian propran kruĉon kaj, per spirohaltiga eksperimento, kiu estus aprobita de neniaj modernaj etiko-komitatoj, provis elektrokuti ĉevalojn liverante elektrajn ŝokojn sur iliaj kapoj.

Por lia surprizo, Abildgaard trovis, ke neniu kvanto de elektro povus sukcese mortigi ĉevalon. Li sukcesis duonsvenigi unu, sed por lia seniluziiĝo, ĝi leviĝis baldaŭ poste. Konkludante, ke "sen multe da peno mi povus mortigi ĉi tiun Herkulan beston", kiel li skribis pli malfrue en raporto, li "kontraŭvole" direktis sin al proksima kokino, faligante ĝin al la tero. Al ĉi tiu kompatinda birda kapo, li aplikis la saman ŝokon de sia kruĉo, kiu, minutojn antaŭe, sufiĉis por duonsvenigi ĉevalon.

Lia kokino kolapsis, senviva. Strange ekscitita pro ĉi tiu "scienca progreso", Abildgaard moviĝis por elŝarĝi duan ŝokon tra ĝiaj tempioj, fervore esperante, ke tio resurektos la beston. Tio ne okazis. Efektive, kiel li poste raportis, la besto restis morta "eĉ post ripeta ŝoko al la kapo". Seniluziigita kaj venkita, liaj esperoj pri scienca senmorteco malaperas, li decidas provi lastan elektran ŝokon, ĉi-foje sur la brusto. Fulme! La besto senprokraste malfermis siajn okulojn, ekstaris kaj "marŝis trankvile sur ĝiaj piedoj."[2]

"Manlibro pri la plej oftaj malsanoj de ĉevaloj, kornaj brutoj, ŝafoj kaj porkoj, kune kun la plej oportuna kaj malmultekosta maniero kuraci ilin", libro eldonita en 1795.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Niels Mikkelsen Aalborg (1522-1645)
  • Jacob Langebek (1710-1775)
  • Søren Abildgaard (1718-1791)
  • Otto Friedrich Müller (1730-1784)
  • Johann Friedrich Struensee (1737-1772)
  • Nicolai Abildgaard (1743-1809)
  • Christian Colbjørnsen (1749-1814)
  • Arvid Florman (1761-1840)
  • Jens Rathke (1769-1855)

Referencoj[redakti | redakti fonton]