Botelo de Leiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lejdena botelo
La baterio de 4 lejdenaj boteloj ligitaj paralele, Muzeo en w Lejdeno
La baterio de multaj lejdenaj boteloj ligitaj paralele

La botelo de Leidenlejdena botelo, estas elektra ilo realigita kun botelo de vitro kiu permesas stoki elektrajn ŝargojn. Historie la botelo de Lejdeno estis la unua tipo de elektra kondensilo / kondensatoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis malkovrita sendepende de la germana scienculo Ewald Georg von Kleist (de 1722 al 1747 li estis dekano de la katedralo de Kamień Pomorski (germane: Cammin) kaj poste prezidento de la korta tribunalo en Koszalin), kaj la nederlanda Pieter van Musschenbroek. Ĉilasta laboris en la Universitato de Leiden kaj en 1746 efektivigis eksperimenton por kontroli ĉu botelo plena de akvo povis konservi elektrajn ŝargojn. La botelo konsistis el ujo kun ŝtopilo trairata de metala vergeto kiu estis mergita en la akvo. La  parto pli alta de la vergeto estis konektita al elektrostatika generatoro. Kiam poste li eltiris la vergeton, li suferis fortan elektran ŝokon. Kleist estis farinta la saman sperton.

Pluraj scienculoj refaris la eksperimenton kaj variis la aranĝanĵon.

En 1748 la brita William Watson malkovris, ke la malŝargo pliiĝis, kiam li envolvis la botelon kun stanfolio. Sekvante la novajn malkovrojn, Jean Antoine Nollet havis la ideon anstataŭi la likvaĵon en la botelo per stanfolio kovranta la internan surfacon. Ek de tiam, tiu estas la aranĝo de la botelo, kiun oni uzas por eksperimentoj.

La fizikisto Daniel Gralath el Danzig estis la unua kiu konektis plurajn botelojn en serio kaj tiel pligrandigis la efikon.

La boteloj de Leyden estis uzataj en publikaj prezentadoj de la povo de la elektro. En ili oni produktis potencajn elektrajn malŝargojn kiuj kapablis mortigi malgrandajn musojn kaj birdojn.

Aparte ŝatata estis eksperimento, dum kiu ĉeno de pluraj homoj estis submetitaj al elektra ŝoko el botelo de Leiden. La eksperimentoj estis daŭrigataj ankaŭ post la jaro 1750, kiam la matematikisto kaj astronomo Johann Gabriel Doppelmayr el Nurenbergo mortis pro ŝoko el serio de boteloj de Leiden.[1] [2]

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La botelo de Leyden estas aranĝaĵo kiu permesas stoki elektrajn ŝargojn. Fakte la metala vergeto konektita al la interna stanfolio kaj la ekstera stanfolio separitaj per la vitro de la botelo konsistigas elektran kondensilon. La vitro estas la dielektriko kaj la kapacitanco dependas de la diko de la vitro kaj la grando de la metalaj  surfacoj. Tipaj boteloj de Leiden nuntempe uzataj por eksperimentoj havas kapacitancon egalan al 10−9 bis 10−8 Farado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waltet Conrad (eld.): ''Geschichte der Technik in Schlaglichtern'', 1997, Meyers Lexikonverlag, p. 58.
  2. S. Grosser: ''Der Briefwechsel zwischen Peter Christian Wagner und Christoph Jacob Trew. Analyse und kommentierte Edition'', 2015, Walter de Gruyter GmbH, p. 493.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]