Johann Gabriel Doppelmayr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann Gabriel Doppelmayr

Johann Gabriel Doppelmayr (27-an de septembro 1677 Nurnbergo; 1-an de decembro 1750 Nurnbergo ) estis germana matematikisto kaj astronomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Doppelmayr naskiĝis en Nurnbergo kiel filo de komercisto. En 1696 li komencis studadon de juro en Altdorf, sed baldaŭ li iris al Halle, kie li studis matematikon kaj fizikon.[1] Pli poste li iĝis profesoro pri matematiko en Nurnbergo.

Lia plej fama verko, la Historische Nachricht von den Nürnbergischen Mathematicis und Künstlern ("Historia novaĵo pri la nurnbergaj matematikistoj kaj artistoj") aperis en 1730.[2]

Dum sia vivo li famis precipe kiel matematikisto. Ek de 1728 li okupiĝis pri la konstruado de teraj kaj astronomiaj globusoj. Lia Atlas Coelestis in quo Mundus Spectabilis..., publikigita en 1742 estas unu el plej gravaj ĉielaj atlasoj de la 18-a jarcento.

La asteroido 12622 Doppelmayr kaj du strukturoj sur la luno estas nomataj honore al li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Gaab: Johann Gabriel Doppelmayr (1677–1750). In: Dick, Wolfgang R.; Hamel, Jürgen (Hrsg.): Beiträge zur Astronomiegeschichte, Band 4. Frankfurt am Main: Harri Deutsch 2001, S. 46–99

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ralf Kern: Wissenschaftliche Instrumente in ihrer Zeit. Bd. 3: Streben nach Genauigkeit in Zeit und Raum. Köln, 2010. S. 243.
  2. Auktion ab dem 2. Februar 1829 in Nürnberg. in: Verzeichniss der Bücher=Sammlung des zu Nürnberg verstorbenen Rektors Hoffmann, welche ... Google Books, online, S. 7, Position 97.