Suomisen perhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radia programo Suomisen perhe en 1946. Eila Teikko, Elsa Turakainen, Lasse Pöysti, Maire Suvanto kaj Eine Laine.

Suomisen perhe, "la familio Suominen" (Suomisen estas genitiva formo) estas finna radio-dramserio. La serio estis farita en 1938–1959. La serion scenariigis Elsa Soini kaj Seere Salminen. Ĝi estis elsendita normale vendredvespere. Suomisen perhe estis la dua plej populara radia programo en Finnlando. Ĝin aŭskultis eĉ proksimume 50 % radi-aŭskultantoj en Finnlando. La familio loĝas en Helsinko. Ĝia infano estas Pipsa, Elina kaj Olli. Pri la familio estis faritaj ankaŭ filmoj. Ili estas Suomisen perhe (1941), Suomisen Ollin tempaus (1942), Suomisen taiteilijat (1943), Suomisen Olli rakastuu (1944), Suomisen Olli yllättää (1945) kaj Taas tapaamme Suomisen perheen. Ankaŭ ili fariĝas popularaj krom eble la lasta. Ili estis prezentita en Finnlando ankaŭ en televido. Plej bone el la figuroj estas memorataj Olli kaj Pipsa. Iliaj aktoroj estis popularaj en publikeco. Aktoro de Olli Lasse Pöysti memoris pri ĝi en libro. La familio havas priservistinon. Ŝin aktoris Siiri Angerkoski.