Neŭrofiziologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Neŭrofiziologio estas la branĉo de la fiziologio kiu studas la nervan sistemon.

En ĉiu ago aŭ konduto de ĉiu organismo ĉeestas la nerva sistemo. Ajna ŝanĝo en ties disvolvigo estas rezulto de funkciaj modifoj de tiu sistemo. La neŭrofiziologio okupiĝas pri la malkovro kiel funkcias tiu komplika sistemo kaj kiel ĝi produktas la varion de kondutmodeloj kiujn montras la organismoj. Tamen, spite la progresoj atingitaj en la esplorado, ĉefe en la biokemiaj kaj elektraj aspektoj, oni estas konvikitaj ke estas multe pli tio kion oni ne konas.

La baza neŭrofiziologio klopodas studi la konduton de neŭronoj aŭ grupoj de izolaj neŭronoj. La faroj establitaj de la baza neŭrofiziologio povas esti profititaj de la matematika teorio de neŭronaj retoj por konstrui matematikajn modelojn kiuj ebligu identigi neŭrofiziologiajn fenomenojn kiel la memoro kaj la lernado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shepherd, G. M. (1983): Neurobiology. Oxford University Press, New York.
  • Kuffler S. W., Nicholls J. G., Martin A. R (1984): From neuron to brain.