Enl 2015 la urbo Tapaĉula havis, laŭ ciferoj de la oficiala statistika servo INEGI, 348 156 loĝantojn[1] kvankam, pro sia landlima statuso, oni supozas, ke ĝi enhavas similan kvanton de flosanta loĝantaro. La areo de la municipo estas de 93,615 ha je averaĝa altitudo de 171 msm.[2] Estas la urbo plej loĝata de Sokonusko kaj la dua plej grava en la ŝtato post nur la ĉefurbo: Tuxtla Gutiérrez, kaj enhavas ekonomion bazitan sur la brutobredado, agrikulturo, komunikvojoj kaj publikaj financoj.[3] La turismo ricevis konsiderindan helpon en ĵusaj epokoj, kaj estas unuarangaj hoteloj kaj aktuale la urbo ricevas la viziton de grandaj krozoŝipoj kiuj surbordiĝas al ties haveno, kies kresko ege pliiĝis. Aktuale la haveno Puerto Chiapas, kiu apartenas al la municipo de Tapachula, estas parto de la Specialaj Ekonomiaj Zonoj de la lando.