Kontraŭrealismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la analiza filozofio, la kontraŭrealismo estas epistemologia sinteno esprimita por la unua fojo fare de la brita filozofo Michael Dummett. La termino estis stampita kiel argumento kontraŭ formo de realismo kiun Dummett vidis kiel "senkolora reduktismo".[1]

En la kontraŭrealismo, la vereco de aserto estas bazata sur sia pruveco tra internaj logikaj mekanismoj, kiel la "principo de kunteksto" aŭ la intuicia logiko, rekte opozicie al la realisma nocio ke la vereco de aserto estas bazata sur sia korespondo kun ekstera realo.[2]​ En kontraŭrealismo, tiu realo ekstera estas nur hipoteza kaj ne estas akceptebla.[3][4]

Ĉar ĝi enhavas asertojn kiuj siavice enhavas abstraktajn idealajn objektojn (tio estas, matematikajn objektojn), la kontraŭrealismon oni povas apliki al ampleksa gamo de filozofiaj temoj, el materiaj objektoj ĝis la teoriaj entoj de la scienco, la matematika asertado, la menso-statoj, la eventoj kaj procezoj, la pasinto kaj la estonto.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Realism (1963) p. 145
  2. Realism (1963) p. 146
  3. Truth (1959) p. 24 (postscript)
  4. Blackburn, Simon ([2005] 2008). "realism/anti-realism," The Oxford Dictionary of Philosophy, 2a eld. reviziita, pp. 308–9. Oxford.
  5. Realism (1963) pp. 147–8

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]