Kontraŭrealismo
En la analiza filozofio, la kontraŭrealismo estas epistemologia sinteno esprimita por la unua fojo fare de la brita filozofo Michael Dummett. La termino estis stampita kiel argumento kontraŭ formo de realismo kiun Dummett vidis kiel "senkolora reduktismo".[1]
En la kontraŭrealismo, la vereco de aserto estas bazata sur sia pruveco tra internaj logikaj mekanismoj, kiel la "principo de kunteksto" aŭ la intuicia logiko, rekte opozicie al la realisma nocio ke la vereco de aserto estas bazata sur sia korespondo kun ekstera realo.[2] En kontraŭrealismo, tiu realo ekstera estas nur hipoteza kaj ne estas akceptebla.[3][4]
Ĉar ĝi enhavas asertojn kiuj siavice enhavas abstraktajn idealajn objektojn (tio estas, matematikajn objektojn), la kontraŭrealismon oni povas apliki al ampleksa gamo de filozofiaj temoj, el materiaj objektoj ĝis la teoriaj entoj de la scienco, la matematika asertado, la menso-statoj, la eventoj kaj procezoj, la pasinto kaj la estonto.[5]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Michael Dummett (1978). Truth and Other Enigmas. Harvard University Press.
- Michael Dummett (1963), Truth.. represo, pp. 1–24.
- Michael Dummett (1963), Realism.. represo, pp. 145–165.
- Michael Dummett (1967), Platonism.. represo, pp. 202–214.
- Lee Braver (2007). A Thing of This World: a History of Continental Anti-Realism, Northwestern University Press: 2007.
- Ian Hacking (1999). The Social Construction of What?. Harvard University Press: 2001.
- Samir Okasha (2002). Philosophy of Science: A Very Short Introduction. Oxford University Press.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Semantic challenges to realism en la Stanford Encyclopedia of Philosophy.
- Challenges to Metaphysical Realism en la Stanford Encyclopedia of Philosophy.