Trans bono kaj malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenseits von Gut und Böse
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1886
Ĝenro filozofioeseo
vdr
Trans bono kaj malbono.

Trans bono kaj malbono, nome Trans bono kaj malbono. Preludo de filozofio de la estonteco, ankaŭ Preter bono kaj malbono (en la germanlingva originalo: Jenseits von Gut und Böse. Vorspiel einer Philosophie der Zukunft, 1886) estas unu de la fundamentalej tekstoj de la filozofio de la 19-a jarcento, de la germana filozofo Friedrich Nietzsche.

Publikigita en 1886 je elspezo de la aŭtoro mem, la libro ne ricevis dekomence multan atenton. Nietzsche atakis per tiu tion mion li estis konsiderante moralan vanecon de la pensuloj de sia jarcento, manko de kritika sento ĉe tiuj memnomitaj moralistoj kaj ties pasiva akcepto de la heredita jud-kristana moralo. Trans bono kaj malbono trairas ĉiujn fundamentajn temojn de la filozofia matureco de Nietzsche, kaj parte ĝi povas esti legita kiel disvolvigo, en pli rektaj terminoj, de la ideoj kiujn la aŭtoro jam estis proponinta en pli metafora senco en Tiele parolis Zaratuŝtro (Also Sprach Zarathustra).

La verko konsistas el mallonga prefaco datita en 1885, 296 nombritaj partoj, kaj "epodo" (aŭ "postkanto") titolita "El altaj montoj". Sen kalkuli la prefacon aŭ epodon, la ĉefaj ĉapitroj estas organizataj en naŭ partoj:

  • Parto Unua: Pri antaŭjuĝoj de filozofoj
  • Parto Dua: La libera spirito
  • Parto Tria: La religia spirito
  • Parto Kvara: Apotegmoj kaj interludoj
  • Parto Kvina: La natura historio de moraloj
  • Parto Sesa: Ni fakuloj
  • Parto Sepa: Niaj virtoj
  • Parto Oka: Homoj kaj landoj
  • Parto Naŭa: Kio estas nobla?