Lichte Porzellan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa ejo de la manufakturo je Sonneberger-strato, februaro 2013

La komencoj de Lichte Porzellan GmbH en Lichte, Germanujo, datumigeblas ĝis 1822.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido de la fabrika komplekso disde suda monteto

Johann Heinrich Leder ricevis en 1822 privilegion de la princo de Schwarzenburg fari porcelanaĵojn. Jam en 1830 akiritis la fabriko el la manoj de la fratoj Heubach. Sukcesega partopreno ĉe la universalaj ekspozicioj en 1900 en Parizo kaj en 1904 en Sankta Luiso havigis premiojn al la entrepreno.

Sub la influo de la skulptisto Wilhelm Krieger la produktado pli kaj pli koncentriĝis pri figuraj pecoj. En 1938 ekposedantis Otto Friedrich zu Ysenburg und Büdingen. Mallonge antaŭ fondo de GDR (1949) la tuto ŝtatigitis kaj ŝanĝiĝis al la popolproprieta entrepreno VEB Zierporzellanwerk Lichte. La senpropriegita familio regajnis ĉion en 1991 sed fiaskis per novorientigo de la porcelan-gamo. Sekve en 1994 kunlaborantoj mem transprenis la komplekson ĝis nesolventeco en 2012. Du jarojn poste ankaŭ la nova societo PKS (Porzellan, Keramik und Silber-Produktionsgesellschaft) estis nesolventa kaj la tradiciriĉa produktado tute ĉesis.

Kolekton grandan de aĵoj el Lichte posedas la Ludwig-Otto-muzeo en Eisfeld.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

  • Albert Schünzel, porcelanplatpentristo, instruisto de la fratoj A. kaj L. Scherf
  • Albert Scherf (1876–1953), porcelanplatpentristo
  • Louis Scherf (1870–1955), porcelanplatpentristo, premioj ekz.: ora medalo en 1904 ĉe Louisiana Purchase Exposition en Sankta Luiso
  • Walter Arnold, Alfred Thiele, Walter Howard, Rudolph Oelzner i.a. rajtigis en 1956 laŭ peto de Manufaktur VEB Schaubach Kunst la daŭran prezenton skizoj de porcelanplastikaĵoj (Fonto: Bildende Kunst, 1957, p. 402)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dagmar Lekebusch: Gebrüder Heubach: ein thüringischer Porzellanbetrieb und seine Figuren im Wandel der Zeiten (1843–1938). (=disertaĵo, Hamburgo 2004), Hain, Weimar/Jena 2005, ISBN 978-3-89807-068-3
  • Wilhelm Stieda: Die Anfänge der Porzellanfabrikation auf dem Thüringerwalde, Jena 1902, S. 71 ff.
  • Gebr. Heubach AG (Hg.): Festschrift zum 100. Bestehen, Lichte 1922.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.5181911.179