Monda Tago de Aidoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ruĝa rubando simbolas identigon kun la batalo kontraŭ la aidosa epidemio

Monda Tago de Aidoso estas internacia tago markita por la 1-a de decembro ĉiujare kaj estas dediĉita al konsciigo de la mondo pri la aidosa epidemio kaŭzita de la disvastiĝo de la aidosa viruso. Oni taksas, ke 39,5 milionoj da homoj tutmonde estas HIV pozitivaj, kaj 26 milionoj da homoj tutmonde viktimiĝis ĝis nun de aidoso, igante ĉi tiun malsanon unu el la plej damaĝaj epidemioj en la homa historio. Kvankam la kuracado de la malsano nun estas donita al pli da pacientoj en la mondo kaj en pli da regionoj de la mondo, oni taksas, ke nur en 2005 ĉirkaŭ 3,1 milionoj da homoj mortis pro la malsano (taksoj varias de 2,8 ĝis 3,6 milionoj), el kiuj pli ol duonmiliono da infanoj.

La ideo de Monda Tago de Aidoso naskiĝis en 1988, ĉe la tutmonda pintkunveno de ministroj pri sano por promocii programojn pri prevento de aidoso. Ekde tiam, la Aidosa Tago estas markita de registaroj, internaciaj organizaĵoj kaj bonfaradoj en multaj landoj.

Ekde 1988 ĝis 2004 la tago estis organizita fare de la organizo UNAIDS (Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV kaj Aidoso), kiu estis aliĝinta al Unuiĝintaj Nacioj kaj kiu, post interkonsiliĝo kun aliaj organizaĵoj, elektas temon ĉiujare por marki la Mondan Tagon de Aidoso. En 2005, UNAIDS transigis respondecon pri Monda Aidoso-Tago al la Monda Aidosa Kampanjo (WAC), sendependa organizo. La temo elektita por marki la Mondan Tagon de Aidoso de 2005 ĝis 2010 estas: "Ĉesu Aidoson: Konservu la promeson". Tiu ĉi afero estas ne nur menciita en la Monda Tago de Aidoso sed en organiza laboro tutjare.

Dum la Monda Tago de Aidoso, la organizo instigas la publikon al kvar agadoj:

  • Portante ruĝan rubandon
  • Parolu kun aliaj pri aidoso
  • Engaĝiĝo al sociaj agadoj pri la temo de aidoso
  • Kontribuoj al la medicina kaj socia batalo kontraŭ la malsano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]