Ahigal de Villarino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahigal de Villarino
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37173
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 6° 23′ U (mapo)41.158333333333-6.3811111111111Koordinatoj: 41° 9′ N, 6° 23′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 24,11 km² (2 411 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ahigal de Villarino (Provinco Salamanko)
Ahigal de Villarino (Provinco Salamanko)
DEC
Ahigal de Villarino
Ahigal de Villarino
Situo de Ahigal de Villarino
Ahigal de Villarino (Hispanio)
Ahigal de Villarino (Hispanio)
DEC
Ahigal de Villarino
Ahigal de Villarino
Situo de Ahigal de Villarino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ahigal de Villarino [+]
vdr

Ahigal de Villarino [aiGAL debiljaRIno] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Ahigal de Villarino estas tradukebla etimologie al Figarbaro de Vilaĝeto

Preĝejo.
Tradiciaj domoj abandonitaj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]