La Vídola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vídola
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37213
Demografio
Loĝantaro 112  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 6° 29′ U (mapo)41.153333333333-6.4877777777778Koordinatoj: 41° 9′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
Alto 693 m [+]
Areo 29,64 km² (2 964 ha) [+]
La Vídola (Provinco Salamanko)
La Vídola (Provinco Salamanko)
DEC
La Vídola
La Vídola
Situo de La Vídola
La Vídola (Hispanio)
La Vídola (Hispanio)
DEC
La Vídola
La Vídola
Situo de La Vídola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Vídola [+]
vdr

La Vídola estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Kvankam estis kastro de vetonoj antaŭ la epoko de la Romia Imperio, la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ĉefe bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis sed pluas. En naturo hegemonias kverkoj. Lastatempe rura turismo ekgravis. Menciindas mezepokaj freskoj en la preĝejo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]