Villavieja de Yeltes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavieja de Yeltes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 696  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 6° 28′ U (mapo)40.866944444444-6.4666666666667Koordinatoj: 40° 52′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 50,84 km² (5 084 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villavieja de Yeltes (Provinco Salamanko)
Villavieja de Yeltes (Provinco Salamanko)
DEC
Villavieja de Yeltes
Villavieja de Yeltes
Situo de Villavieja de Yeltes
Villavieja de Yeltes (Hispanio)
Villavieja de Yeltes (Hispanio)
DEC
Villavieja de Yeltes
Villavieja de Yeltes
Situo de Villavieja de Yeltes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavieja de Yeltes [+]
vdr

Villavieja de Yeltes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparoj El Abadengo, Vitigudino kaj Yeltes. Villavieja de Yeltes estas tradukebla etimologie al Malnova Vilaĝo de rivero Yeltes.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 50,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 809 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Bogajo, Yecla de Yeltes, Villares de Yeltes, Bañobárez, Sancti-Spíritus kaj Retortillo. Ĝi distas 85 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj de Ĥalkolitiko, petroglifo kaj dolmeno, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Templanoj, kaj de tie la nomo El Abadengo, nome la abatlando. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. Estis diversaj metiartoj kaj elfosado de granito, kiu estis eksportita per fervojo. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]