La Zarza de Pumareda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Zarza de Pumareda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37257
Demografio
Loĝantaro 138  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 6° 38′ U (mapo)41.163027777778-6.6267527777778Koordinatoj: 41° 10′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 28,3 km² (2 830 ha) [+]
La Zarza de Pumareda (Provinco Salamanko)
La Zarza de Pumareda (Provinco Salamanko)
DEC
La Zarza de Pumareda
La Zarza de Pumareda
Situo de La Zarza de Pumareda
La Zarza de Pumareda (Hispanio)
La Zarza de Pumareda (Hispanio)
DEC
La Zarza de Pumareda
La Zarza de Pumareda
Situo de La Zarza de Pumareda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Zarza de Pumareda [+]
vdr

La Zarza de Pumareda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero. La Zarza de Pumareda estas tradukebla etimologie al La Rubusujo de Pumareda, estinta Pumareda ĉu familinomo ĉu pomarbaro. Rubusujo videblas en la malsupra parto de la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 152 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Salto de Aldeadávila, Aldeadávila de la Ribera, Masueco, Mieza, Fuentes de Masueco, Cerezal de Peñahorcada, El Milano, Cabeza del Caballo. Ĝi distas 97 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]