Forfoleda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forfoleda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37799
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 208  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 5° 46′ U (mapo)41.095277777778-5.7605555555556Koordinatoj: 41° 6′ N, 5° 46′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 38,07 km² (3 807 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Forfoleda (Provinco Salamanko)
Forfoleda (Provinco Salamanko)
DEC
Forfoleda
Forfoleda
Situo de Forfoleda
Forfoleda (Hispanio)
Forfoleda (Hispanio)
DEC
Forfoleda
Forfoleda
Situo de Forfoleda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Forfoleda [+]
vdr

Forfoleda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Forfoleda estas tradukebla etimologie al Falinta foliaro, alude al la falintaj folioj de kverkoj utilaj por brutobredado. Ses folioj de kverkoj aperas en la dekstra duono de la blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Forfoleda kaj Santibáñez del Cañedo, okupas totalan areon de 38,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 192 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 19 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas kaj gravas ĉefe produktado de vino. Lastatempe rura turismo ekgravis ĉar estas gravaj montarbaroj kiuj altiras piediradon. En la preĝejo rimarkindas du romanikaj kapiteloj.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]